Saturday 21 September 2013

Pala blua punkto de Carl Sagan

Revidu tiun punkton. Tio estas tie ĉi. Tio estas hejmo. Tio estas ni. Ĉiu iam amita de vi, ĉiu iam konita de vi, ĉiu iam aŭdita de vi, ĉiu homo kiu estis, vivis sian vivon sur tio. La sumo de niaj ĝojoj kaj malĝojoj, miloj memfidaj religioj, ideologioj, kaj ekonomiaj doktrinoj, ĉiu ĉasisto kaj furaĝisto, ĉiu heroo kaj timidulo, ĉiu kreinto kaj detruinto de civilizo, ĉiu reĝo kaj kamparano, ĉiu paro de geamantoj, ĉiu patrino kaj patro, esperanta infano, eltrovisto kaj esploristo, ĉiu instruisto de moraloj, ĉiu korupta politikisto, ĉiu "famegulo", ĉiu "supera gvidanto", ĉiu sanktulo kaj kulpulo dum la historio de nia specio vivis tie – sur tiu polvero pendiĝanta en sunradio.


La tero estas tre malgranda podio en vasta kosma areno. Pensu pri la senlimaj kruelaĵoj faritaj de loĝantoj de unu angulo de tiu ĉi bildero al malfacile distingeblaj loĝantoj de iu alia angulo, kiom oftaj iliaj malkompreniĝoj, kiom avidaj ili estas mortigi unu la alian, kiom fervoraj estas iliaj malamoj. Pensu pri la riveroj de sango disverŝitaj de ĉiuj ĝeneraloj kaj imperiestroj por ke ili, grandioze kaj triumfe, povu estri frakcion de punkto.

Niaj pretendoj, nia imaga graveco pri ni, la ensorĉo ke nia loko en tiu ĉi universo estas privilega, estas defiataj de tiu ĉi punkto de pala lumo. Nia planedo estas sola loketo en la granda envolva kosma mallumo. En nia senfameco, en tiu ĉi vasteco, ne estas konsileto ke helpo alvenos al ni de ie por savi nin de ni.

Ĝis nun la tero estas la sola konata mondo kiu ŝirmas vivon. Nenien, almenaŭ dum proksima estonteco, nia specio povas migri. Viziti, jes. Enmigri, ankoraŭ ne. Ŝatu aŭ ne, tiu ĉi momente la tero estas kie ni staras.

Oni diras ke astronomio estas humila kaj karaktero-boniĝanta sperto. Eble ne ekzistas pli bona montro de la eraro de homaj vantecoj ol tiu ĉi malproksima imago de nia malgranda mondo. Al mi, ĝi emfazas nian respondecon konduki pli bonkore al unu la alian, kaj savi kaj zorgi la palan bluan punkton, la sola hejmo pri kiu ni konas ĝis nun.

Imago akirita de Wikimedia. La fonto estas tiu ĉi TTT: http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/7/71/PaleBlueDot.jpg

No comments:

Post a Comment