Sunday 29 December 2013

Nelogikaj, nekoheraj pensoj

La koro estas maltrankvila. Esperanto donas al mi rifuĝon.

Esperanto estas drogo. Legante verkaĵon "Libro de Humoraĵo" (Paul de Lengyel) mi forgesas pri morgaŭ kaj postmorgaŭ – la tagoj kiam mi veturos dum kvin horoj kaj laboros dum 10 horoj.

La stimulaĵo de Zamenhof ankaŭ faras ke mi forgesas pri libroj, kiujn mi volas legi hodiaŭ. Mi volas legi eseojn de Jonathan Franzen kaj mi volas legi libron pri arto de reklamoj. Parte legitaj libroj de eminenta verkisto Isaac Asimov kaj fizikisto Richard Feynman kuŝas trankvile – unu sur tablo kaj dua sur seĝo. Mi ne scias kiel mi legos tiujn ĉi librojn antaŭ la malleviĝo de suno, kiu nun brilas malforte en la nuba ĉielo.

Stuporo, kiun mi spertas nun, verkante tiun ĉi mesaĝon en nia kara lingvo, estas pli forta ol stuporigaj pornografiaj filmoj kaj alkoholo.

Malkovron de la ĉi universo mi deziras. Almenaŭ mi havis tiun deziron, kiam mi estis infano. Nuntempe mi zorgas pli pri trovi mian lokon en moderna socio; inter reto de parencoj. La esploro de universo estiĝas malgrava tasko, kiu malfeliĉe kuŝas sur la malproksima bordo de mia pensujo. Konstruaĵo de domo kaj daŭrigo de nuntempa laboro estas soldatoj, kiuj jam puĉis la regnon de infana kaj esplorema princo.

Ŝi diras ke ŝi ŝatas honestajn kaj fortajn homojn. Tio maltravkviligas min. Mi ne kondukas min honeste al miaj infanaj ambicioj. Mi ne strebas studi naturon. Mi ankaŭ ne estas forta. Mi jam akceptis malvenkon, ke mi neniam sukcesos efektivigi miajn revojn.

Ŝia diraĵo ankaŭ stimulas min. La diraĵo estas spegulo, per kiu mi kapablas vidi mian nuntempan malbonegan situacion. Per la spegulo, mi ankaŭ kapablas vidi ke mi jam ne perdis tutan forton. Mi ankoraŭ kapablas efektivigi la revan vivon, kiun mi imagis infanaĝe. Kuraĝon donas ŝia diraĵo al mi.

Mi promesas min ke ekde tiu ĉi momento, mi diligente studos. Mi studos Esperanton, korean, anglan, panĝaban, kaj hindustanan lingvojn dum la venonta jaro. Mi ankaŭ studos logikon, komputilan sciencon, matematikon, fizikon, biologion, ĥemion, historion.... mi studos ĉion. La jaro 2014 estos la tempo, dum kiu mi fiere daŭrigos vojaĝon aŭtodidaktan kies celo estas alveni al la domo de polimatoj.

Ĝis la hieraŭa tagmezo, Thomas Young estis nekonata nomo. Leginte kelkajn frazojn pri li kaj lia vivo, mi nun certas ke mi volas esti kiel li – polimato. Mi ankaŭ volas esti "polilegosciulo" – laŭ vorto, kiun kreis poligloto Alexander Arguelles.

Fine mi volas anonci al la mondo ke ekzistas virino, kiun mi amas. Almenaŭ mi pensas ke mi amas ŝin. Ekzistas diferencoj inter niaj vidpunktoj. Tiuj malsamoj ne estas gravaj. Ŝi zorgas pri mi. Mi zorgas pri ŝi. Tiu estas sufiĉe fidinda kaj solida fondaĵo, sur kiu ni povas konstrui domon de amplena kaj feliĉa vivo. Neniu el ni jam konfesis sian amon. Distanco, malsamaj kulturoj, kaj ekonomia diferenco en niaj situacioj estas tri grandaj muroj, kiuj staras forte inter ni. Ĉu nia amo kapablos konkeri tiujn ĉi murojn?

Mi volas publikigi tiun ĉi mesaĝon sur Facebook. Sed mi ne volas ke aliaj, precipe ŝi, legu tiun ĉi mesaĝon. Tiu ĉi blogo estas pli bona loko por kaŝi miajn hodiaŭ matenajn pensojn.

Saturday 28 December 2013

ਕੋਰੀਅਨ ਨੋਟਸ

누구세요? = ਤੁਸੀ ਕੌਣ ਹੋ?
저는 학셍이에요. = ਮੈਂ ਇੱਕ ਸਟੁਡੈਂਟ ਹਾਂ।
그럼, 누가 선생님이세요? = ਤਾਂ ਫਿਰ ਅਧਿਆਪਕ ਜੀ ਕਿੱਥੇ ਹਨ?
저분이 선생님이에요. = ਉਹ ਅਧਿਆਪਕ ਜੀ ਹਨ।

학생 = ਸਟੁਡੈਂਟ, ਵਿਦਿਆਰਥੀ
그럼 = ਤਾਂ ਫਿਰ
선생님 = ਅਧਿਆਪਕ, ਟੀਚਰ
저분 = ਉਹ ਬੰਦਾ ਜੋ ਉੱਥੇ ਹੈ


누가 와요? = ਕੌਣ ਆ ਰਿਹਾ ਹੈ?
누가 책을 읽어요? = ਕੌਣ ਕਿਤਾਬ ਪੜ੍ਹ ਰਿਹਾ ਹੈ?
누구를 춯아해요? = ਕਿਸ ਨੂੰ ਪਸੰਦ ਕਰਦੇ ਹੋ?
누구한테 돈을 주었어요? = ਕਿਸ ਨੂੰ ਪੈਸੇ ਦਿੱਤੇ ਹਨ?

오다 ਦਾ ਮਤਲਬ "ਆਉਣਾ" ਹੁੰਦਾ ਹੈ। ਇਸ ਵਿਚ 오 ਧਾਤੂ (verb stem) ਹੈ। ਜਦੋਂ ਧਾਤੂ ਦਾ ਆਖਰੀ ਸ੍ਵਰ (vowel) 오 ਜਾਂ 아 ਹੋਵੇ ਤਾਂ -다 ਹੱਟ ਜਾਂਦਾ ਹੈ ਅਤੇ ਉਸ ਦੀ ਥਾਂ -아요 ਜੁੜ ਜਾਂਦਾ ਹੈ। ਕਿਉਂਕਿ 오아 ਬੋਲਣ ਵਿਚ ਅਟਪਟਾ ਜਿਹਾ ਲੱਗਦਾ ਹੈ, ਇਸਲਈ 오아 ਨੂੰ ਜੋੜ ਕੇ 와 ਲਿੱਖਿਆ ਜਾਂਦਾ ਹੈ।

누가 = ਕੌਣ
오다 = ਆਉਣਾ
책 = ਕਿਤਾਬ
읽다 = ਪੜ੍ਹਨਾ
춯아하다 = ਪਸੰਦ ਕਰਨਾ
한테 = ਨੂੰ
누구한테 = ਕਿਸਨੂੰ
돈 = ਪੈਸਾ
주다 = ਦੇਣਾ

Saturday 21 December 2013

한국말로 기탄이에요.

저는 기탄이에요. 인도 사람이에요. 코그니터 테크놀로지즈에 테크니컬 라이터예요.

여기 가족사진이 있어요. 

이분이 아버지예요. 아버지는 가게 주인이에요.  저분이 어머니예요. 어머니는 재택(在宅) 어머니에요. 이(二)분여동생가 있어요. 누나는 Kidzee 학교에 코디네이터예요하고 누나는 판자브어 대학교 파티알의 마힌드라 칼리지에 학생이에요.